|
Kiel realigo de sia ideo uzi olivarbon en disvastigo de istria turismo, por kio Marĉelo Trampuh gajnis rekonon de Turisma komunumo de Istria distrikto: "Ideo Istrio 2000". Dimanĉe, la 17-an de marto 2002 estos plantita olivarbo "Trieste" en vliaĝo Kaŝtelir, en korto de familia domo de Trampuh Marĉelo. Programo09.30 alveno de triestanoj: refreŝigo per kafo kaj foriro por Poreĉ 10.00 vizito de Poreĉ. Ĉiĉeronado okazos en internacia lingvo esperanto. 13.30 reveno al Kaŝtelir. Plantado de la olivarbo kaj malfermo de retpaĝo "Kaŝtelir" 14.00 etmanĝo: fiŝoj, olivfruktoj, kaprina formaĝo kaj vino malvazio En kazo de malfavora vetero, la programo estos prokrastita.
Dimanĉo, la 17-a de marto 2002 olivarbo "Trieste" estas plantita. Poste sekvis plantado de olivarboj "Hamburg" kaj "Sydney":
El parolado de la aŭtoro de tiu ĉi ideo: Hodiaŭ la ŝtojnaj ujoj, kiujn oni povas vidi kiel ornamo de niaj kortoj, estas atestantoj de tempoj kiam olivarboj ornamis nian Duoninsulon en pli vasta nombro ol hodiaŭ kaj per sia oleo fortigis sian loĝantaron. Oliva oleo de Istrio, pro sia geografia pozicio (por olivarbo tio estas la plej ekstrema nordo), per sia harmonio de aromoj kaj minimumo de acideco estas la plej bongusta kaj la plej sana oleo de la mondo... ... olivarbo estas longdaŭra ... al okuloj bela, bela estas la harnomio tra la la ruĝa tero kaj la verda branĉaro. Plezuro kaj trankvileco estas aŭdado de ĝiaj folioj vibrataj de zefiro. "Olivo" estas ankaŭ persona nomo. Mi gratulas al ĉiuj kiuj per tiu nomo vokas siajn plej karajn. Ke tiu arbo longe vivu, donacu nin per siaj fruktoj kaj atestu amikecon kaj pacon tra la popoloj. Kiel dece, la plantado estas prifestata: Pri tiu okazaĵo skribis:
"Jutarnji list", "Glas Istre" kaj "La Voce del Popolo". Translation to English by Franco Aitala.
|
![]()